Ĉu mi estas savita?
Homoj ofte estas demandataj, ĉu ili estas savitaj, aŭ ili zorgas pri sia savo aŭ timas la morton.
Komence Dio kreis nin por esti kun Li en la ĝardeno Edena. Tamen Eva kaj Adamo manĝis la malpermesitan frukton, kaj tiel la peko eniris en niajn vivojn. Kaj la peko apartigas nin de Dio. Sen Dio ne ekzistas vivo. La peko kondukas al morto…
Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaŭ vi Lian vizaĝon, por ke Li ne aŭdu.( Jesaja 59:2 )
La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo;( 1 Korintanoj 15:56 )
Kaj kio pri tiuj, kiuj ne pekas?
Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni.( 1 Johano 1:8 )
Ĉar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.( Predikanto 7:20 )
Kion signifas esti apartigita de Dio?
Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.( Jeĥezkel 18:20 )
Dio estas lumo, Dio estas amo, Dio estas vivo. Esti apartigita de Dio signifas esti apartigita de la vivo. Tion ni povas vidi el la sekvaj versoj.
En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.( Johano 1:4-5 )
Kaj jen estas la anonco, kiun ni aŭdis de Li kaj anoncas al vi, ke Dio estas lumo, kaj da mallumo estas en Li neniom.( 1 Johano 1:5 )
La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.( Ijob 33:4 )
Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.( 1 Johano 4:16 )
Kiel ni povas reunuiĝi kun Dio kaj havi eternan vivon?
Se Dio estas en la ĉielo kaj ni estas sur la tero, kion ni povas fari por atingi Dion kaj reunuiĝi kun Li?
Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo.( Johano 3:13 )
Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la ĉielo, tiu estas super ĉiuj. Kion li vidis kaj aŭdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston. Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton.( Johano 3:31-32,34 )
Jesuo Kristo malsupreniris el la ĉielo; kion Li diras pri la savo?
Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita.( Johano 3:16-17 )
Do ni nur bezonas kredi je la Filo de Dio por havi eternan vivon? Eĉ se ni pekis? Kiel ni estos juĝataj?
Kiu fidas al li, tiu ne estas juĝata; sed la nekredanto jam estas juĝita, ĉar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio.( Johano 3:18 )
Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon.( Johano 5:24 )
Kaj ĉu ekzistas aliaj vojoj por reunuiĝi kun Dio, nia Patro?
Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.( Johano 14:6 )
Kion signifas kredi je Dio kaj je Jesuo Kristo?
Por kredi je Jesuo Kristo, vi devas scii pri Li pli ol nur Lian nomon. Plej bone estas legi la tutan Biblion, ĉar ne eblas akiri klaran bildon sen koni la tutan historion. Vi devas legi en la Malnova Testamento pri la Mesio kaj Lia rolo por Izraelo, Judujo kaj la cetera mondo. Poste legu la historion de Jesuo en la Nova Testamento kaj decidu mem, ĉu vi kredas, ke Li estas la Mesio, la Sanktoleito. Por komenci, jen kelkaj versoj.
Kia estas la rilato inter Jesuo Kristo kaj Dio?
li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu;( Koloseanoj 1:15,19 )
en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.( 2 Korintanoj 4:4 )
Kion diras pri tio Jesuo Kristo mem?
Jesuo diris al li: Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras: Montru al ni la Patron?( Johano 14:9 )
Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis.( Johano 12:45 )
Kaj kelkaj pliaj versoj pri Jesuo…
kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj;( Hebroj 1:3 )
Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.( Johano 1:14 )
Konkludo
Nun vi scias pli pri la savo. Tamen, se vi ankoraŭ zorgas, ĉu vi estas savita, vi devas scii la jenon.
ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.( Mateo 16:25 )
Nun, anstataŭ zorgi pri tio, ĉu vi estas savita, koncentriĝu pri kompreno de la Evangelio, la vera bildo de Dio per Jesuo Kristo, la Filo. Kaj sekvu Lin. Jesuo zorgos pri la cetero.
Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.( Mateo 6:33 )