Salti al la ĉefa enhavo

Kio estas la kristana respondo al pandemio?

Open old book

Neregebla viruso, kiel granda ŝtormo, vojaĝas trans kontinentojn kaj infektas homojn ĉirkaŭ ni. Al kelkaj el ni ĝi forprenas la laboron kaj la vivojn de homoj, kiujn ni amis. Ni sentas nin senesperaj kontraŭ viruso, por kiu ni ne havas kuracon. Ni sentas nin, kvazaŭ ni flosus en malgranda boato dum ventego.

Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta. Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li: Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas? Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro: Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno. Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?
( Marko 4:37-40 )

Estas nature por ni konstrui nian memfidon sur la spertoj en ĉi tiu mondo. Kiam la aferoj iras tiel, kiel ni atendas, ni estas trankvilaj kaj feliĉaj. Kiam eta problemo trafas nin, ni provas ignori ĝin kaj iri plu. Nia memfido kreskas kun la industria progreso, kiu donas al ni komfortan vivon, kaj kun la sciencaj malkovroj, kiuj klarigas, kiel la aferoj funkcias, kaj disvolvas vakcinojn kontraŭ ĉiuj malsanoj. Tamen la fundamento de nia fido estas tre malfortika kaj rapide falas, kiam io neordinara okazas. Ni rigardu la promeson, kiun ni ricevis de nia Dio, la Patro.

Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj benoj kaj atingos vin, se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio. Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo. Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. Benita estos via korbo kaj via pastujo. Benita vi estos ĉe via venado, kaj benita vi estos ĉe via elirado. La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj leviĝos kontraŭ vin, estos frapitaj antaŭ vi; per unu vojo ili eliros kontraŭ vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaŭ vi. La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por ĉiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi. La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la ĉielon, por doni al via tero la pluvon en la ĝusta tempo kaj por beni ĉiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos. Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por observi kaj plenumi,
( Readmono 28:2,3,4,5,6,7,8,11,12,13 )

Ne estas nature por ni vivi ĉi tiun vivon plene obeante Dion kaj Liajn ordonojn. Tuj kiam nia vivo eliras el la problemoj, ni sekvas niajn malbonajn vojojn, denove kaj denove…

Mi sendis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante: Deturnu vin ĉiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min.
( Jeremia 35:15 )

Ni vidas nin en timo kaj manko de fido. Generacio post generacio, dum miloj da jaroj, homoj malobeis Dion kaj perdis Liajn benojn. Ni elskuis la amon el la fundamento de la ordonoj de Dio kaj restigis nur sekajn frazojn kun nur ekstera kaj formala obeo al ili. Ĉio tio kondukis nin al loko de timo, ĝuste kiel estis antaŭdirite…

La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en ĉiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, ĝis vi estos ekstermita kaj ĝis vi baldaŭ pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis. La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flaviĝo de la kreskaĵoj; kaj ili persekutos vin, ĝis vi pereos.
( Readmono 28:20,22 )

La kolero de Dio vere estas timinda. Sed antaŭ ol ni hastu juĝi nian Ĉielan Patron pro tiel kruelaj agoj, ni imagu kuraciston, kiu detranĉas infektitan kruron por savi homon de morto. Estas nature por ni koncentriĝi al la videblaj aferoj kaj ignori la amon de nia Dio kaj Lian deziron savi nin. Nia infano memoros nian koleron kaj doloran frapon sur la dorson, sed facile forgesos, kiel tio savis lin de falo de danĝera klifo. Kaj ni, kiuj vidas nur surterajn aferojn, eĉ ne vidas, de kio la kolero de Dio savas nin.

Dio volas, ke ni fidele obeu Lin. Li volas, ke ni ne timu tion, kion ni vidas, sed prefere akiru certecon el nia fido.

dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.
( 2 Korintanoj 4:18 )

Ĉu vi riskas perdi vian vivon, ĉu vi estas en la plej bona sano, la morto estas perceptata kiel la plej malbona afero, kiu povas okazi al ni. Sed ĉu vere? La morto estas la lasta, kion ni vidas de homo. La morto malfermas al ni la pordon al la nevidebla, al la nekonata.

La nekonatan en nia vivo aŭ post ĝi regas aŭ nia timo, aŭ nia fido. Ni povas ĉirkaŭi nin per la mallumo de timo aŭ per la lumo de fido. Kiel ni povas vidi en ĉi tiu surtera vivo, fidelaj homoj sukcesas en tio, kion ili faras. Kaj ne estas kialo dubi, ke la fido lumigos la vojon post la morto por tiuj, kiuj kredas. Vojon al multe pli bona vivo ol ĉi tie sur la Tero.

Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.
( Johano 3:16 )

Ĝuste nun ni vivas. Kaj ni dankas nian Dion pro ĉiu minuto, kiun ni nun vivas, pro la kapablo vidi kaj spiri kaj ŝanĝi ion en ĉi tiu mondo. Ni ankoraŭ povas vidi niajn amatojn kaj diri al ili, kion ili signifas por ni.

Amo venkas timon kaj malkaŝas, kiuj ni vere estas: kreitaj laŭ la bildo de Dio. Kaj trapasante korpan morton kaj resurekton, Jesuo Kristo rompis la ĉenojn de la morto kaj alportis al ni la Sanktan Spiriton, nevideblan helpanton, kiu nun povas loĝi en ni.

tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.
( Johano 14:17 )

La Spirito, kiun ni ricevis, ne estas spirito de timo, ĉar Li kondukas nin al eterna vivo.

Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.
( 2 Timoteo 1:7 )

El tio ni vidas, ke se ni sentas timon, ĝi ne venas de la Spirito, kiun Dio donis al ni. Se ni iras en la mallumo de timo, ni ne alportis la lumon de fido al la Sinjoro, nia Dio.

Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.
( Johano 8:12 )

Nun, starante en la epicentro de la pandemio, kion vi elektus – timon aŭ fidon? Kiam aliaj homoj rigardas vin en la mallumo de ĉi tiu timplena mondo, ĉu ili povas vidi vian lumon?

Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto. Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso. Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage, Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze. Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos.
( Psalmaro 91:3-7 )
Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
( Josuo 1:9 )

Nenio en nia mondo okazas sen kialo. Kaj kion ĉi tiu pandemio instruos al ni? Ĉu ni fine kapablos vere ŝati la homan vivon? Ĉu ni kapablos ŝati veran amikecon kaj esprimi dankemon pro tio, kion ni havas? Ĉu ĝi finos la sensencan konkuron por pli bela foto en Instagram kaj pli da abonantoj de niaj YouTube-filmetoj? Ĉu ĝi finos la militojn pro mono kaj potenco? Ĉu ĝi denove bluigos la ĉielon por estontaj generacioj? Ĉu ni fine kapablos depreni la vualon de niaj okuloj kaj vidi la veran mondon kreitan de nia Patro?

Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu.
( Johano 14:27 )