Ĉu Jesuo estas la Mesio?
Ni ofte aŭdas pri Jesuo kaj pri tio, ke Li savis nin, mortante por ni sur la kruco. Kaj ĉiu, kiu kredas al Li, havas eternan vivon.
Savi niajn vivojn – jen la rolo de la atendata Mesio... Sed ĉu Jesuo estas la vera Mesio, aŭ ĉu ni devas atendi iun alian?
La plej multajn informojn pri la elektito, tiu, kiu savos nin ĉiujn, ni ricevas el la libro de la profeto Jesaja, kiu vivis kaj profetis ĉirkaŭ la 8-a jarcento a.K. Proksimume, tio estis 700 jarojn antaŭ la naskiĝo de Jesuo.
Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo. Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon. Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.( Jesaja 11:1-5 )
Ni atendas, ke la Mesio estu posteulo de la reĝo David…
Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj. Li ne krios nek bruos, kaj ne aŭdigos sur la stratoj sian voĉon. Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. Laŭ la vero li faros juĝon. Li ne laciĝos nek fleksiĝos, ĝis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj. Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la ĉielon kaj etendis ĝin, kiu disvastigis la teron kaj ĝiajn produktojn, kiu donis animon sur ĝiaj loĝantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur ĝi: Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj, por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo ŝlosita sidantajn en mallumo.( Jesaja 42:1-7 )
Ĉi tie ni vidas, ke la „servanto“ estos humila, ne levos sian voĉon publike, malfermos la okulojn de la blinduloj…
Kion alian Jesaja rakontas pri Li en sia libro? Kiel aliaj homoj traktos la Mesion? Kio okazis al Li, kaj kion tio signifas por ni? Por respondi tion, Jesaja saltas antaŭen en la estontecon kaj parolas rekte al ni pri la Mesio, kiun ni jam forĵetis.
Kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo? Ĉar li elkreskis antaŭ Li kiel juna branĉo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li plaĉus al ni. Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron. Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita. Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis. Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj. Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon. De malliberigo kaj de juĝo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita. Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter riĉuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustaĵon kaj trompo ne estis en lia buŝo. Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elaĉetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano. La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si. Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.( Jesaja 53:1-12 )
Ni vidas, ke la forĵetita kaj malestimata Mesio mortis pro niaj pekoj, kiel buĉita ŝafido. Li mortis sen posteuloj, tamen Li „longe vivos“ kaj „havos multajn posteulojn“. Tio verŝajne signifas, ke la Mesio releviĝos post sia morto, sur la tero aŭ en la Ĉielo, kaj havos infanojn – biologiajn aŭ spiritajn.
Nun, kiel ekzercon por vi mem, kaj por decidi, ĉu Jesuo estas la atendata Mesio, legu la atestojn pri Jesuo Kristo de Mateo, Marko kaj Johano, kiuj korpe pasigis grandan parton de sia vivo kune kun Jesuo, kaj de la kuracisto Luko, kiu zorge kolektis faktojn pri la vivo de Jesuo Kristo la Nazaretano…